Anta Odeli Uta

Mi ja kutime maltrafas mojosaĵojn en mia urbo, feliĉe sabate amiko atentigis min, ke momente okazas festivaleto pri mutaj filmoj ĉe la ZKM (Zentrum für Kunst- und Medientechnologie). Malprecize priskribata la ZKM estas ejo por artaĵoj rilate al novaj teknologioj kaj komunikiloj. Ekzemple ĉiusomere okazas festivalo pri radioludoj¹, kiu estas sufiĉe granda kaj konata. Same ĉiam estas ekpozicioj aŭ filmfestivaletoj, kaj multe pli. Mi vere tro malofte vizitas tiun lokon.

Do pri la muta filmo: Ĝi nomiĝis „Aelita — Reĝino de Marso“ (Originale: Аэлита). Temis pri soveta filmo el la jaro 1924, muta kaj — kompreneble — nigra-blanka. Ĝi baziĝas sur samnoma romano de Aleksej Tolstoj. La centra figuro de la rakonto estas inĝeniero, kiu laboras ĉe radiostacio (ŝajne temas pli pri ‚riceva stacio‘ ol pri ‚tradicia‘ radioelsendejo). Oni ricevas strangan mesaĝon, kiu enhavas la tekston „Anta Odeli Uta“. La inĝeniero kredas, ke ĝi estas signalo sendita de enloĝantoj de la Marso. Liaj kolegoj ridas pri tiu ideo. Sekve en la historio li ofte tagsonĝas pri Marso, kaj en sonĝo flugas al ĝi per memkonstruita spacŝipo, kaj tie helpas — gvidita de soveta maniero — ribeli kontraŭ la reĝsistemo. Ĝenerale la filmo ankaŭ ebligas rigardon al la vivo en Rusio en tiu tempo. En jaroj pli poste, la filmo estis forte cenzurita en la sovetunio.

La tuta montrado de la filmo estis akompanita de tripersona muzika ensemblo nomata „Kammerflimmer Kollektief“. Do, Jes!, estis muziko farite dum la montrado. La muziko estis mistera, scienfikcia tipo kaj bone kontribuis al la etoso. La tuta aranĝo vere plaĉis al mi. Mi certas, ke mi nun pli ofte rigardos al la programtabulo de la ZKM, simple mi imagas, ke mi mi ofte maltrafas tiajn mojosaĵojn.

La filmo, cetere, troviĝas ankaŭ ĉe Youtube — same ŝajne antaŭ nelonge aperis nove eldonita DVD en Rusio. Se iu miris: La foto supre estas la bileto por la kinejo.

¹ Mi fakte havis problemojn trovi bonan tradukon por Hörspiel/radio play. Mi mallonge kontrolis ĉe Vikipedio, ReVo, ktp., sed trovis neniun tradukon.

Loka Arduino-Grupeto Revigliĝis

Ĉe nia loka Hackerspace ni ekde kelkaj semajnoj ree kunvenas marde por okupiĝi pri Arduino. Por mi ĉiam estas malfacila, ĉar pro iu kialo (plejverŝajne tiu afero nomata ‚laboro‘) mi marde vespere estas laca kaj ne bone povas koncentriĝi. La tuta afero funkcias tiel, ke ni kutime havas etan planon aŭ ideon pri kio ni volas okupiĝi kaj antaŭe aŭ dume informiĝas pri la detaloj. Lastatempe ni estis nur du personoj, sed aliĝis tria antaŭ du semajnoj. Helpas, ĉar tio instigas la grupeton esti produktiva — finfine.

Ĉimarde mi ne faris ion ĉe la Arduino-flanko. La novulo okupiĝis pri trovita, malnova LCD-ekraneto. Rapida sukceso je montro de signoj okazis. Mi mem simple okupiĝis pri nestabila ŝaltiĝsistemo (mi simple elpensis tiun nomon, Angle/Germane ĝi nomiĝas ‚astable multivibrator‘ aŭ ‚astabile Kippstufe‘). Daŭris iom kompreni kaj realigi ĝin, mi verŝajne jam ne plu sukcesus parkere refari tion. Simple ĝi en nia kazo alterne ŝaltis tiujn ruĝajn lumetojn (LED), videblaj sur la supra foto. Ĉar mi elektis uzi plejparte la erojn, kiuj estis en mia tirkesto, ĝi ne perfekte funkciis. La alternado okazis tro rapide, tamen baze funkciis kaj tio jam sufiĉis por mi. Iam mi certe reprovos uzante elementojn kun ĝustaj grandecoj.

Dum la venontaj tagoj mi serĉu facilan projekteton por la onta mardo. Eble tiufoje Arduino-aĵon, sed same la simplaj elektronikaj cirkvitoj estas allogaj por lerni bazaĵojn.

Ĝeneralaĵoj I

Foje, kiam mi vekiĝas nokte mi pensas pri la estinteco kaj tiamaj sentoj, ktp. Mi antaŭ nelonge rememoris tion ĉi:

Kiam mi estis infano mi ne povis imagi, ke mi iam ajn povos memori mian naskiĝtagon. Estis simpla mistero al mi. Mi ne povis imagi festi ĝin sen miaj gepatroj, mi ja ne scius kiam!

Pensante pri tio: La detalaj konceptoj malantaŭ tempo estis misteraj. Pli interese, eble unu el la plej fruaj memoroj: Mia patro enlitigis min, sed mi ege miris, ĉar ekstere ankoraŭ estis lumo. Mi demandis pri tio, ŝajne tiun kapablon mi jam havis, kaj ricevis la respondon, ke jam malfruas tamen. Estis somero. Fakte, pri demando kaj respondo mi ne tute certas. Eble la cerbo multe pli poste lernis pri somera tempo, kaj someraj specialaĵoj rilate al sunsubiro kaj tempo, kaj tiam „ĝisdatigis“ tiun memoraĵon ;-)

Venontsemajne mi verŝajne skribos etaĵon pri Arduino. Cetere, mia projekto skribi ĉi tie tute ne realiĝis — kiel kutime! — kaj ĝenerale la Februaro ne donis multe da trankvilo. Grrr…

Nova jaro

Finfine ĝisdatigis na Wordpress. Ne estis tiom terure malfacila kiel mi imagis. Kaj mia imagpovo ja ĝenerale estas la plej granda ĉiutaga obstaklo al mia emo agi pri aferoj. En la kapo ĉio estas multe pli komplika ol en la realo. La komenco de la nova jaro estis miksaĵo el ĉiuj eblaj emocioj. Ĉijare mi esceptekaze havas celojn kaj ĝis nun mi ne tuj forĵetis ilin. Estas kaŭzo por iom ĝoji.

Post la JES en Gdansko restis sopiro al venonta JES — sed kompreneble ankaŭ al aliaj renkontiĝoj. Mi certe ĉijare partoprenos en IJF kaj FESTO. Ĉu aliaj? Eble. Kiel ĉiam la limigata kvanto de liberaj tagoj malhelpas. Estas unu de la celoj „korekti“ tiun situacion en aŭtuno. Tamen, pri JES: Pasintsemajnfine ni jam vizits la novan ejon kaj raportis pri tio tekste kaj fote al la JES4-teamo. La loko aspektas ege taŭga kaj la laborantoj tie jam antaŭĝojas. Vere, ili sincere antaŭĝojas. Ili diris „Ho, finfine la Esperantistoj revenas!“. Unu el ili saltetis pro ĝojo. Nekredeble. Antaŭ kelkaj jaroj tie okazis IS kaj ŝajne oni postlasis bonegan impreson. Kaŭzo por ĝoji iom pli.

Unu el la celoj por februaro estas, ĉi tie komenci skribi pli ofte. Ne nur pri miaj pensoj, kiuj kutime ne tiom interesaj estas, sed ankaŭ pri interesaj novaj trovitaĵoj en ĉiutaga vivo. Ĉar mi volas instigi min al raportado de interesaĵoj mi certe devos okupiĝi pri aferoj kun tiu epiteto. Tio, laŭ mi, bonos. Do ĉu Klemensik malkovros la mondon ĉijare?

Chaos Communication Camp

Do por homoj, kiuj miris, kion alian mi faris dum la somero. Mi vizitis la Chaos Communication Camp, evento en Germanio apud la urbo Finowfurt. Ĝi okazis meze de Aŭgusto sur muzeo pri aviadiloj, kio ankaŭ havas apudan flughaveneton. Estis nekredeble mojosa loko, kaj mi ŝatus montri al vi kelkajn fotojn, kiujn mi ĉefe faris nokte. La homoj tie kreis luminstalaĵojn, kiujn oni povas taksi apenaŭ reala. Estis mia ĉijara granda eksteresperantuja evento — tamen ĉeestis kelkaj homoj, kiuj parolis Esperanton.