Mi ja kutime maltrafas mojosaĵojn en mia urbo, feliĉe sabate amiko atentigis min, ke momente okazas festivaleto pri mutaj filmoj ĉe la ZKM (Zentrum für Kunst- und Medientechnologie). Malprecize priskribata la ZKM estas ejo por artaĵoj rilate al novaj teknologioj kaj komunikiloj. Ekzemple ĉiusomere okazas festivalo pri radioludoj¹, kiu estas sufiĉe granda kaj konata. Same ĉiam estas ekpozicioj aŭ filmfestivaletoj, kaj multe pli. Mi vere tro malofte vizitas tiun lokon.

Do pri la muta filmo: Ĝi nomiĝis „Aelita — Reĝino de Marso“ (Originale: Аэлита). Temis pri soveta filmo el la jaro 1924, muta kaj — kompreneble — nigra-blanka. Ĝi baziĝas sur samnoma romano de Aleksej Tolstoj. La centra figuro de la rakonto estas inĝeniero, kiu laboras ĉe radiostacio (ŝajne temas pli pri ‚riceva stacio‘ ol pri ‚tradicia‘ radioelsendejo). Oni ricevas strangan mesaĝon, kiu enhavas la tekston „Anta Odeli Uta“. La inĝeniero kredas, ke ĝi estas signalo sendita de enloĝantoj de la Marso. Liaj kolegoj ridas pri tiu ideo. Sekve en la historio li ofte tagsonĝas pri Marso, kaj en sonĝo flugas al ĝi per memkonstruita spacŝipo, kaj tie helpas — gvidita de soveta maniero — ribeli kontraŭ la reĝsistemo. Ĝenerale la filmo ankaŭ ebligas rigardon al la vivo en Rusio en tiu tempo. En jaroj pli poste, la filmo estis forte cenzurita en la sovetunio.

La tuta montrado de la filmo estis akompanita de tripersona muzika ensemblo nomata „Kammerflimmer Kollektief“. Do, Jes!, estis muziko farite dum la montrado. La muziko estis mistera, scienfikcia tipo kaj bone kontribuis al la etoso. La tuta aranĝo vere plaĉis al mi. Mi certas, ke mi nun pli ofte rigardos al la programtabulo de la ZKM, simple mi imagas, ke mi mi ofte maltrafas tiajn mojosaĵojn.

La filmo, cetere, troviĝas ankaŭ ĉe Youtube — same ŝajne antaŭ nelonge aperis nove eldonita DVD en Rusio. Se iu miris: La foto supre estas la bileto por la kinejo.

¹ Mi fakte havis problemojn trovi bonan tradukon por Hörspiel/radio play. Mi mallonge kontrolis ĉe Vikipedio, ReVo, ktp., sed trovis neniun tradukon.