Ĉe nia loka Hackerspace ni ekde kelkaj semajnoj ree kunvenas marde por okupiĝi pri Arduino. Por mi ĉiam estas malfacila, ĉar pro iu kialo (plejverŝajne tiu afero nomata ‚laboro‘) mi marde vespere estas laca kaj ne bone povas koncentriĝi. La tuta afero funkcias tiel, ke ni kutime havas etan planon aŭ ideon pri kio ni volas okupiĝi kaj antaŭe aŭ dume informiĝas pri la detaloj. Lastatempe ni estis nur du personoj, sed aliĝis tria antaŭ du semajnoj. Helpas, ĉar tio instigas la grupeton esti produktiva — finfine.

Ĉimarde mi ne faris ion ĉe la Arduino-flanko. La novulo okupiĝis pri trovita, malnova LCD-ekraneto. Rapida sukceso je montro de signoj okazis. Mi mem simple okupiĝis pri nestabila ŝaltiĝsistemo (mi simple elpensis tiun nomon, Angle/Germane ĝi nomiĝas ‚astable multivibrator‘ aŭ ‚astabile Kippstufe‘). Daŭris iom kompreni kaj realigi ĝin, mi verŝajne jam ne plu sukcesus parkere refari tion. Simple ĝi en nia kazo alterne ŝaltis tiujn ruĝajn lumetojn (LED), videblaj sur la supra foto. Ĉar mi elektis uzi plejparte la erojn, kiuj estis en mia tirkesto, ĝi ne perfekte funkciis. La alternado okazis tro rapide, tamen baze funkciis kaj tio jam sufiĉis por mi. Iam mi certe reprovos uzante elementojn kun ĝustaj grandecoj.
Dum la venontaj tagoj mi serĉu facilan projekteton por la onta mardo. Eble tiufoje Arduino-aĵon, sed same la simplaj elektronikaj cirkvitoj estas allogaj por lerni bazaĵojn.