Kaj ĉifoje mi povas diri ke mi ne ĝenerale estas tro pigra, sed simple estas montego da laboro antaŭ mi. Mi eĉ devis resti dum semajnfino laboreje ĉar ege grava servilo paneis. Fek’ al komputiloj! Tamen la aferoj iĝas pli klaraj, mi nun sufiĉe bone konas la komputilojn, servilojn kaj retojn ene de la firmao. Estas kelkaj kampoj je kiuj mi ankoraŭ ne havas sperton, sed feliĉe mi havas homojn kiuj helpas. Mi verŝajne baldaŭ eĉ povos finigi unu el la unuaj grandaj internaj projektoj. Post tio mi espereble estos gajninta sufiĉe bonan kaj solidan reputacion. Estas malfacile ŝajni kiel spertulo se tiom multe da aferoj ne bone funkcias ;-)

Sed, jen la naturo de komputiloj.

Mi ankaŭ estas serĉanta bonan solvon por publikigi fotojn, ĉar mi nuntempe sufiĉe multe fotas danke al mia nova kamerao.