Ŝalomon!
Mi ankoraŭ ne skribaĉis ion pri la JES, Junulara E-Semajno, en Zakopane. Tamen troviĝas jam kelkaj fotoj ĉe Ipernity, serĉu por jes2009. Mi tro pigris por aldoni titolojn al la fotoj, sed se vi ĉeestis, vi rekonos kelkajn lokojn. La fotoj de personoj ankoraŭ restas kaŝataj por homoj kiuj ne estas miaj amikoj aŭ familianoj. Mi verŝajne ŝanĝos tion, sed – kiel kutime – mi hezitas publikigi ilin. Tiu sento venas de mia ĉirkaŭaĵo, kie troviĝas tiom da homoj kiuj ne volas, ke oni publikigu fotojn kiuj enhavas iliajn vizaĝojn. Sed verŝajne estas stulta pensmaniero, se temas pri E-o aranĝo ;-)
Ah, jes. Tamen la JES plaĉis al mi, eĉ la foje streĉaj karavanoj tien kaj reen. Ekneĝis kiam ni foriris, kaj mi ne promenadis tra la Tatra-montaro, krome mi vidis aliajn interesaĵojn. Mi nepre iam skribu pri tiuj kaj aldonu fotojn. Kaj mi iel ĝojas ke mi, post alveno, ŝanĝis de ĉambro al la amasloĝejo. Ĉifoje mi kunprenis orelŝtopilojn kaj tial sukcese dormis ;-)
Mi jam antaŭĝojas partopreni en aliaj aranĝoj ĉijaraj.