Sube la enhavo de mia E-o blogo de la jaro 2007. La arkivo troviĝas ĉi tie ĉar mi verŝajne forigos la ‘malnovan’ retejon kaj simple estonte publikigos ĉion ĉi tie.
14-a Decembro
Por iu kialo ni neniam malfermis la bakfornon en la kuirejo. Mi ĵus faris tion kaj vidis ke la eksluanto de nia loĝejo evidente forgesis nigran picopecon ene de ĝi.
Kuru, xeno!
Hodiaǔ mi estis vekigita de mia portebla komputilo. Mi agordis ĝin tielmaniere, ke ĝi ludis muzikon. Tiu metodo estas multege pli bona ol uzi normalan vekhorloĝon, ĉar la mia pepas rapide kaj laŭtege. Mi devis leviĝi je la 9:30a por finigi hejmtaskon, kiu devis estis portita al la Universitato je la 13a. Kiel ĉiam mi forgesis kelkajn subtaskojn. Ekzemple: Por tiu ĉiusemajna tasko oni devas printi kovropaperon, alikaze laŭdire la tasko ne estos akceptata. Nu, envere mi ne havas printilon ĉi tie. Mi do mensogetis ke la mia (imaginara) printilo komencis vendredan strikon kaj pro tio mi devis krei la kovropaperon permane. Ankaù ree okazis ke mi malfrue eliris kaj devis kuri Universitaten. Tio ĉio okazas ĉiuvendrede; dankon al mia difuza pensmaniero.
13-a Decembro
Finfine mi revenis al retlando. Mi nun havas propran loĝejon kun du aliaj homoj. Eble eĉ venos tria amiko. Estos interesa tempo. Mi skribos pli multe poste, momente miaj fingroj malvarmas, la vetero ŝanĝigis hodiaŭ al multe pli malbona stato. Punkto.
24-a Novembro
Aĉetado de Mantuko
Meze de la semajno mi rimarkis ke mi ne kunportis mantukon kiam mi revenis al Karlsruhe. Do mi demandis kelkajn amikojn kie oni aĉetus mantukon, sed neniu vere sciis. Ni rimarkis ke mantukoj estas unu el tiaspezaj aĵoj, kiuj oni ricevas de avino, gepatroj aǔ kiu eble eĉ jam troveblas en banĉambro kiam oni enloĝiĝas je nova loĝejo. Misteraj mantukoj! Amiko subite sentis ke ni malkovris grandan konspiron kaj ke ni eble ne demandi iun plu ─ kaj certe ne per telefono. Li tamen pertelefone demandis sian koramikinon, oni ja devas koni almenaû unu fidindan personon.
Pro tiu afero mi hodiaǔ travagis la urbon por (certe hazarde) trovi vendejon. Mi nun scias ke en kutimaj vestaĵvendejoj oni ne trovas utilajn tekstaĵojn. Tre stranga malkovro estas, ke ankaǔ en tiuj vendejoj, kie oni povas aĉeti ĉion por purigi sin mem, oni ne trovas mantukojn. Do finfine mi trovis mantukojn en granda kaj bone konata “ĉiovendejo”.
Mi nun timas ke “ili” sekvos min kaj perforte batos mian kapon ĝis mi forgesis kie mi aĉetis la misterajn mantukojn.
Du vortoj por la tago: preskoboldo kaj enabismigi. La lasta bone montras la vortkreada kapablon de Esperanto.
5-a Novembro
Mi ree pasigis kelkajn horojn en la universitata librejo. Ne legante, sed skribante. Mi komencis leteron (sendota retpoŝte) al amiko en Rusio, kiu certe jam dum monatoj atendas vivsignon de mi kaj miaj kunvojaĝintaj amikoj. Domaĝe, ke mi ne pli frue povis ekhavi lian adreson. Ni ĉiu estas forgesema, kaj forgesemo direktas homojn al tro longdaŭraj vojetoj. Ni ankoraŭ devas sendi paketon al amikoj en fora Siberio. Ni estas tro malrapide!
La semajnfinon mi pasigis bone. Mi vizitis kun amiko sian laborejon por pruvi ke komputila afero sukcese ekfunkciis. Estis gaja projekteto. Dimanĉe mi pli malpli tuttage sidis en seĝego kaj faris nenion. Dum nur eble unu horo mi provis solvi matematikan hejmtaskon kaj eĉ solvis kvaronon ─ granda sukceso por mi, malgranda por la tuta studado.
Oni invitis min por festi naskiĝtagon de bona amikino, mi do veturos al mia “vera hejmo” post ĉirkaŭ du semajnoj. Intertempe mi provos ne perdi mian prudenton.
Nu, komencis nova semajno kun multe da farendaj taskoj.
30-a Oktobro
Tro multe da organizaĵoj, tro multe da matematiko. Mi almenaŭ povis dormi bone pasintnokte. Pro tio ne okazis la saman kiel hieraŭ, kiam mi jam je la 9a matene estis lacega kaj devis lukti kontraŭ la malfermemo de miaj okuloj dum la sekvantaj dek horoj. Pasintsemajne estis la unua semajno de la studado kaj mi jam faris gravan eraron. Tiu cirkonstanco devigas min organizi, skribi retpoŝtmesaĝojn, ktp. Teda laboro.
Pasintnokte mi hazarde vekiĝis je la 4a kaj vidis ke mia vekhorloĝo eraras pri la tempo, ĝi montris ke estas la 2a horo. Do mi uzis vekhorloĝon je mia portebla komputilo por vekigi min. Sed kiam la horo 6:45 alvenis, mia unua vekhorloĝo ne plu eraris. Tipaj teknikaj problemoj. Relative ofte okazas, ke ĝi montras malĝustan tempon ĉar li ricevis la signalon nur parte.
Kiam mi revenis (frue) hodiaŭ el la universitato, mi tralegis ĉion, kion estis skribita en la babilejo dum la nokto. Mi legis ke Kolonjano uzis la vorton “poŝtelegramado”, rekte tradukita al la Germana estus “Taschentelegrafierung”, do oni sendas “Taschentelegramm”. Mi uzu tiujn vortojn kaj provi ĉu iu komprenos. Amuzaj vortoj, laŭ mi. Ankaŭ du novaj Foumieraĵojn:
Parolante pri retumado per poŝtelefonoj:
[01:51:44] <Foumier> verdastel> En Francio oni uzas fumo-signaloj, kiel la Siuoj, kaj estas senpaga kiam oni havas fajrilon aŭx alumetojn.
[01:57:41] <verdastel> Fou,cxu vi ofte uzas la metron?
[01:59:09] <Foumier> verdastel> ne, neniam ! Ĉar mi loĝas en la kamparo, kaj nur la talpoj veturas subtere ĉi tie.
Kelkaj minutoj antaŭe mi parolis kun KenUS pri lingvaĵoj. Mi nun scias ke la esprimo “alo de domo” ekzistas kaj uzeblas. Ni parolis pri multobla negado. Mi ĉiam lernas iom per tia diskutado.
Nu, eble poste mi skribos pli multe pri la semajnfino aŭ aliaj, pli interesaj aferoj.
24-a Oktobro
Hieraŭ oni rakontis tion:
<Sergio> ni unufoje trovis penisujon en pako kun komputila ĉefa plato de intel ŝajne el malajzio
<popojan> Sergio: uzitan?
<Sergio> jes
<popojan> fi
<popojan> senkosta kromdonaĵo…
<Sergio> tamen la plato bone funkciis
<andreasvc> uzitan, ĉu la komputila plato aŭ …? ;)
<Sergio> komputila plato estis nova ĵus el uzino
<Sergio> iu verŝajne ŝercis en uzino
Ĉiam eblas lerni novan strangegan aŭ ŝokan rakonton.
23-a Oktobro
Lunde studado finfine komencis. Estas nur la dua tago, sed jam ŝajnas al mi kiel mi studis dum semajnoj. Eble ĉar en la unua semajno, kiam oni ne studas sed lernas kiel ĉio funkcias, ni faris tiom multe. Multaj festoj, multe da promenado, multe da eta organizaj aferoj.
Mi momente estas iom malsana, la vetero aĉas kaj mi sufiĉe ofte sentas min lace.
Espereble mi ne devos fari tro multe dum la venontaj semajnoj, sed mi iom dubas.
10-a Oktobro
Hodiaŭ komencis migrado al esperanto@conference.jabber.ru ĉar nia ─ ĝis nun ─ ĉefa ĉambro estis tro ofte ne disponebla dum la pasintaj tagoj.
9-a Oktobro
Parolante pri tatuoj kaj similaj aĵoj Foumier komentis la aferon per sia sperto pri la kamparo:
[00:32:09] <KenUS> Tamen unu el miaj filinoj iam havis nazringon.
[00:32:31] <KenUS> Kaj ŝi estis/as tute normala; ŝi nur volis “fari aserton”.
[00:32:45] <KenUS> (Kion tio signifas, mi neniam lernis.)
[00:33:38] <Foumier> KenUS> Estas bovoj en la herbejo apud mia domo, kiuj ankaŭx havas tiujn nazringojn.
Poste KenUS kaj mi iom babilis ĉu la menciita ‘tiplevilo’ estas neologismo aŭ ne. Ĝi konsistas el bazaj radikoj sed ne estas certa afero ĉu tip- kiel en, ekzemple, ‘tiparo’ jam ĉiam estis konektata al montrado de signoj. Serĉante la respondon li morgaŭ esploros la reton.
Pli antaŭe dum la “babileja tago” mi observis strangaspektan, parte cirilesperantan, interŝanĝon inter Biro kaj Larso. Mi tute ne komprenis pri kio temis, sed ili ankaŭ sufiĉe ofte uzis la rusan ─ ambaŭ per la cirila kaj la latina skribsistemo. (Feliĉe neniu eniris dume!)
Ankaŭ venis Hispano, kiun mi antaŭe ne vidis je babilejo.org, kiu diris al ni ke li revenos venontnokte.
Krom la nuntempe preskaŭ kutimaj paneoj de la servilo je jabber.org kaj pro tiu malfunkcio de nia ĉambro, malmulte okazis. La pasintnokta paneo daŭris eble 11 horojn, ĝis la meza tago en mia horzono.
3-a Oktobro
Raporto kaj rakonteto
Ho ve, jam estas merkredo. La tagoj ekde la pasinta vendredo pasiĝis rapide. Intertempe la babilejo ree vigliĝis. Ni babilis tre multe. Ŝajnas, ke, instigita per la IJK, kelkaj Vjetnamoj trovis nian etan babilejon. Mi memoras vidi ĉirkaŭ tri diversajn homojn el Vjetnamo. Sed mi ne tute certas, ĉar unu aŭ du el ili ŝanĝis siajn nomojn kelkfoje. Ili ja ne estis la solaj personoj kiuj trovis aû retrovis la vojon al babilejo.org. Ken, Foumier, ado kaj aliaj revenis. Ankaŭ du babilantoj el Ĉinio ĉeestis. Mi ne anticipis ke tiel rapide la homoj revenus post nia paneo. Ŝajne ili provis ĉiutago ĉu ĉio refunkcias ;-)
Mi lernis hodiaŭ, kun KenUS, ke la etaj iloj en skribmaŝinoj ─ aĵo preskaŭ nekonata al junuloj ─ nomiĝas germane Typenhebel kaj angle typebar; do Esperante eble tiplevilo. Temas pri tiuj iloj oni ofte simple nomas “…aĵo”.
Je la dimanĉo mi babilis kun Sergio pri vaporlokomotivoj. Li vidis etan tian lokomotivon en iu parko, kiam li vizitis Karlsruhe. Post kiam mi estos forloĝiĝinta (al Karlsruhe) mi provos trovi ĝin. Nu, almenaŭ je la printempo. Mi ankaŭ raportis unu rakonteton de mia vojaĝo tra Rusio.
Jen:
Kiam ni estis en Rusio, inter Listvijanka kaj Port Bajkal, ni trairis la plej longan tunelon je la fervojo. Ĉirkaŭ 700 metroj. Je unu tago ni devis iri al la proksima vilaĝeto je la alia flanko de la tunelo. Kiam ni staris ĉe la tunelo, ni ne povis vidi la lumon je la alia flanko. Unue ni tre miris sed poste rimarkis, ke ene de la tunelo estis tro da fumo kaj nebulo.
Tio okazis ĉar ĉirkaŭ kvaronhoro antaŭe vaporlokomotivo trapasis la tunelon. Ni iris en la tunelon, sed ekhaltis post kelkaj paŝoj. Du Moskvanoj, kiuj vojaĝis (piede) en sama direkto, diris ke ni nepre atendu dum kelkaj minutoj. Intertempe ili uzis alian vojon, trans la monteto sub kiu la tunelo troveblis. Ni atendis, kaj post eble du minutoj vento blovis tra la tunelo kaj rapide forigis la fumon. Certe estis bela sperto :)
Tri fotoj de tiu rakonteto:
[Se iu vidas ĉi tion, atentigu min ke mi realdonu la ligilojn ;-)] unu du tri
28-a Septembro
Mi hodiaŭ babilis kun Sergio pri tradukado. La afero estas, ke mi ne konas regularon de tradukado. Fakte, mi ne scias ĉu tia regularo ie troveblas. Ni ankaŭ babilis pri ĝustaj vortoj kaj verbformoj en menuoj. La granda demando estas kiam uzu imperativon, infinitivon aŭ ĉu-formon ─ Sergio diris, ke li ja jam vidis “ĉu elsalutu” je menuo. Mi demandu aliajn tradukistojn pri tiu afero.
Malgraŭ nia eta interbabilado, estis pli malpli silenta hodiaŭ. Ĝuste kiel tiel ofte dum la pasintaj semajnoj. Domaĝe.
Alia novaĵo estas, ke ekde hieraŭ mi oficiale estas studento.
Mi provos trovi aliajn raportindaĵojn morgaŭ. Jam baldaŭ mi foriros al vespera festeto.
Mi revenis!
Ha! Mi ĵus revenis al ĉi tiu sfero post mi hodiaŭ sukcese ludis kun Serendipity. Mi ankoraŭ devas traduki la gravajn partojn kaj agordi ĝin iomete, sed mi tre ĝojas ke mi finfine trovis taŭgan programon.
Nu, ja jam estas tre frue; pro tio mi enlitiĝu antaŭ ol la birdoj ekkantos.
5-a Julio
Manko de ĉio
Nu, bone. Mi rezignas. Post mia reveno mi ŝanĝiĝos tion ĉi al ia bona blogo-programo. Aŭ eble mi eĉ uzos pretan blogoservon.
4-a Julio
Mi eraris pri la dato. Ni ekveturos je la 8a Julio (dimanĉo). Nu, ne gravas. La sola malbona afero estas, ke mi pro tio restas dum nur du plenaj tagoj (la 9a kaj la 10a) en Moskvo. Jam je la 11a ni ekveturos al Irkutsk-o.
Alia afero: La pluvo. Jam ege ĝenas min. La vetero grizas jam dum semajnoj, kaj preskaŭ ĉiutage pluvas aŭ pluvegas. Iam kaj iam eĉ okazas fulmotondron, sed ne en la pasintaj tagoj, krom hodiaŭ posttagmeze. Ne plu amuza. Mi eĉ ne povis iri urben pro tio aĉa vetero.
28-a Junio
Finfine mia vizo alvenis. Do nun estas oficiala, ke mi je la 7a Julio forveturos al Rusio.
21-a Junio
Provis dum eble du horoj sensukcese krei vortaron por Stardict el la dictd-dosiero de la ReVo. Ŝajnas al mi, ke la indekso estas rompita. Ĉiuj “~” estas “tld” kaj mi ne sukcese trovis kiun kodoprezenton ĝi havas. La vartaro mem havas iso-8859-1(5), per iconv oni povas senprobleme konverti ĝin al utf8. La tuta problemo ekestis kiam matata demandis en la IRCujo pri vortaroj kaj Liniaro aldonis tiun ligilon. Ŝajnis al mi sufiĉe facile krei dosieron por matata, sed mi finfine rezignis. Eble mi simple estas tro stulta.
Alia kuriozaĵo: KoLonJaNo klarigas la veran signifon de la vorto teroristo
<KoLonJaNo> ter-or-ist-oj certe pli interesighas pri elfosado de valora metalo.
Espereble li ne pendumigos min ĉar mi citis lin, sed mi devas riski tion. Ja temas pri geniaĵo.
Je babilejo.org hodiaŭ 50% ─ aŭ eĉ pli ─ da ĉeestantoj venis de Francio. Ĉu la movado tie estas forta? Ŝajnas. Mi iom babilis pri vakcinadoj, ĉar mi ĝuste pro tio hodiaŭ estis ĉe la kuracisto. Vakcinado kontraŭ tetano, difterio kaj polimjelio. Post la dua (kaj lasta) injekto mi iom naŭziĝis. Mi ne scias ĉu tio estis pro malbona sanga cirkulado aŭ simple pro ia psikologia efekto. Nu, eble post dek jaroj mi ekscios.
19-a Junio
Hodiaŭ matene mi tre mirigis kial mi ne povis telekinese malŝalti la radiovekhorloĝon. Post iom da tempo mi komprenis ke oni ĝenerale ne povas malŝalti aĵojn tiel - la aventuroj de duondormo ;-)