Post multaj jaroj mi finfine decidis okupi lokon en la programo de la Junulara E-Semajno (JES). La JES ĉifoje okazis inter la 28-a de Decembro kaj la 4-a de Januaro, en loko nomata „Waldheim am Brahmsee“ en norda Germanio. La loko, la aranĝo — ĉio — ege plaĉis al mi.
Por mia programero mi kunportis kvin klonojn de la platformo „Arduino Nano“, kaj plurajn komponentojn. Antaŭ (!) la aranĝo mi faris skizan planon pri la enhavo de la programero. Mi malkovris, ke por ĉio, kion mi planis fari, jam ekzistis kodo en la biblioteko de ekzemploj, kiuj venas kun la „Arduino IDE“.
Tio multe helpis al mi, ĉar ni povis kune konstrui kelkajn ekzemplajn cirkvitojn, tuj funkciigi ilin, kaj poste esplori la kodon (per tralegado aŭ ŝanĝo de eroj).
Feliĉe Gavan ofertis helpon al mi, kaj mi do ne devis sole prizorgi la kontroladon de ĉiuj cirkvitoj. Tio estis ege mojosa lastminuta ŝanĝo :)
Entute venis sep ‚normalaj‘ partoprenantoj, do ni ĉiuj estis naŭope.

Feliĉe mi lastmomente trovis kvin laŭtparolilojn — tiel ni povis, kune kun aliaj komponentoj, konstrui simplan Lum-Tereminon. En la supra foto vi vidas, kiel unu el la partoprenantoj uzis paperan kornon por amplifiki la sonon. La Teremino estis la lasta leciono kaj ni sufiĉe frue atingis ĝin por ke la partoprenantoj povis eksperimenti kaj kreive ‚stultumi‘ :)

Mi ankaŭ kunportis multkoloran lumdiodon, sed finfine ĝi ne estis uzata. Eble por la venonta fojo!
Nur poste mi rimarkis, ke la Arduinoklonoj ne uzis mikrokontrolilon de FTDI por komunikado inter la komputlio kaj la ĉefa mikrokontrolilo, sed iun ‚CH340‘. Tio donis kapdoloron al la uzantoj de „alternativaj platformoj“ kiel Windows kaj MacOS. Certe estas io, pri kio mi venontfoje devas esti pli atentema.
Ankaŭ kelkaj komponentoj alvenis malfrue aŭ fuŝe — tute ne estis bona ideo elspezi laŭeble malgrandan kvanton da mono, ĉar mi devis lastmomente re-aĉeti kelkajn komponentojn je pli alta prezo. Precipe la lumresistiloj ne alvenis, ĉar iu anstataŭe sendis al mi iaspecan hokon. Hrm.
Ĉio provizis al mi freŝan energion, kaj mi intencas ree oferti la „Arduino Angulon“ dum la Gulaschprogrammiernacht 17 en Karlsruhe. Venu, ĝi estis/-as/-os ege mojosa!