Antaŭ iom da tempo mi aĉetis dorsosakon „Tasmanian Tiger Trooper Light Pack 22“. Mi jam sciis de recenzoj, ke la kovrofako ne facile uzeblas — ofte elfalas io. Tio plejparte estas problemo pro la ŝtofo, kaj ne nur pro malbona dizajno. Eblas vivi kun tiu makulo, sed foje tamen ĝenas.

Pro tio mi kudris poŝon el „Cordura 1000“, kio estas forta materialo por vestaĵoj, poŝoj kaj dorsosakoj. La poŝo estas fiksata per la ŝlosilhoko en la kovrofako. Ĉar mi scias preskaŭ nenion pri kudrado mi simple ekis.

La „Cordura 1000“ je unu flanko estas kovrata per poliuretano (PU), tiun mi volis havi ene de la poŝo. Mi ankaŭ povintus aĉeti ĝin sen la kovraĵo, sed tiu ĉi variaĵo estis forte rabatita.

Ĉar mi havis nenion por bone orli, mi simple faldis la randon kaj surkudris ĝin.

Dum la kudrado mi daŭre havis ideojn. Ekzemple: Mi metis la poŝojn por la ŝlosiloj en la „malĝustan” direkton. La avantaĝo estas, ke nun ili restas pli bone fermataj, kiam la poŝo estas kunmetita.

Estis malfacile meti la poŝojn sen faldoj. Kun pingloj kaj iom da premado ĉio funkciis.

Ĉe la supra flanko mi metis flekseblan bendon, kiu ĉe la alia flanko havas silikonon. Pro tio nenio elglitas, sed samtempe estas malfacile eltiri ion.

Jen la poŝo, kiel ĝi aspektas fermata. Ĉe la rando videblas la D-ringo, per kio ĝi estos fiksata ene de la kovrofako. La poŝo fermeblas per agrafo. Tie videblas, ke mi ne pripensis la aferon; mi devis meti la agrafon iomete flanken, ĉar la maŝoj estis en la vojo.

Kaj jen la malfermata poŝo. La ŝlosilbendoj pendas de hokoj. La monujo restas en tiu fleksebla poŝeto.