Mi lastatempe multe pensas pri kiel la aferoj statis, kiam interreto kaj aliaj komunikiloj ankoraŭ ne (vaste) haveblis. Hieraŭ mi ekmemoris jenan 15-jaraĝan rakonton:
Kiam mi estis infano, mi ofte programis uzante la lingvon C++. Iam mi ekhavis problemon kun eta programo, kiu estis korekta, sed la kompililo rifuzis kompili ĝin. Post iom da serĉado, mi eltrovis, ke tio estis kaŭzita de cimo en la kompililo. Elturniĝis, ke mi bezonis ĝisdatigon, kiu pezis je 100MB. Tio jam estis sufiĉe multe, kaj daŭris iom da tempo por elŝuti tiun grandegan dosieron per nia retaliro, kiu tiam havis nur 8KB sekunde.
Tio ne jam estis la fino. Ĉar mia komputilo ne havis aliron al la intereto, mi devis elŝuti la dosieron per la komputilo de mia patrino. Kaj ĉar ni ne havis ian reton ene de la domo, mi iel devis transferi la dosieron al mia komputilo.
La sola solvo por mi: Partigi la dosieron en multaj pecoj, kiuj havis ĝuste la grandecon de unu diskedo. Tio signifis, ke mi ekhavis cirkaŭ 70 dosierojn kopiendajn. Ĉar mia komputilo estis en alia etaĝo de la domo — kaj mi havis nur kelkajn diskedojn — mi provis fari tiel, ke ĉiam ambaŭ komputiloj estis kopiantaj dosieron, kaj dume mi uzis la ŝtuparon por porti diskedon (uzitan aŭ pretan) al unu de la du komputiloj. Kompreneble tio bezonis iom da tempo, kaj mi memoras, ke eĉ pereis unu aŭ du diskedoj (ili ne estis tiom longvivaj estaĵoj).
Estis bona ekzerco, kaj mi sukcesis per tiu metodo. Nuntempe ĉie en mia ĉirkaŭo estas aliro al la interreto aŭ aliro al loka reto. Kaj eĉ, se ne estas, oni kutime havas sufiĉe grandajn USB-bastonetojn.