Antaŭ kelkaj monatoj mi aĉetis 15 ciferecajn temperaturmezurilojn de la tipo 1-Wire DS18B20. La ruza afero kun tiuj mezuriloj estas, ke ili ĉiuj havas propran 48-bitan adreson kaj funkcias laŭ elektra buso. Tio signifas, ke mi bezonas nur unu longan kablon kun – tiukaze – tri dratoj por konekti multajn mezurilojn. La alternativo estus bezoni du dratojn por ĉiu unuopa mezurilo, supozeble rezultante en granda kablo-ĥaoso kaj kapdoloro. La dua avantaĝo estas, ke mi rekte de la mezuriloj ricevas la temperaturon kiel nombro. Ofte oni uzas rezistilon, kies rezistanco ŝanĝiĝas laŭ temperaturo, kaj oni mem devas komplike kalkuli kiom da gradoj ĝi do efektive mezuras — ne bezonata ĉi tie :)

Intertempe mi ekuzis 12 de tiuj mezuriloj por kolekti informojn pri mia loĝejo.

La Stato

Momente funkcias ĉi tie tri elektraj busoj. Mi tiel povis ŝpari kablon kaj certigi, ke mi povas ŝanĝi kelkajn partojn sen tuŝi la tutan sistemon. Mi uzas Arduinon por komuniki kun la mezuriloj kaj la komputilo, kiu fine kolektas la informojn. La komputilo estas maŝino ĉi tie, kiu preskaŭ ĉiam estas ŝaltata. Mi tamen pripensas uzi apartan komputileton, kiel la Raspberry Pi, por tio. Estas kelkaj ŝanĝindaj aferoj pri la nuna stato de la sistemo, ĉiukaze.

La tri busoj estas dividata tiel: Unu kun unu mezurilo por la ekstera temperaturo, kiu situas malfeliĉe je la suda flanko de la domo. La dua buso estas nur en mia ĉambro, por mezuri je tri punkto la temperaturon (plafone, meze kaj planke). La tria buso iras tra la loĝejo kaj estas la plej longa kaj interesa: Ĝi mezuras la temperaturon en pluraj lokoj: En la koridoro, ekster la loĝejo apud la ŝtuparo, en la necesejo, en la banĉambro, en la kuirejo, malantaŭ kaj la fridujo kaj frostujo, kaj ĉe la pipo for de la hejtilo al la fumtubo.

La Teknikaĵoj

Videblas la arduino kun dratoj. Unuavice estas amasilo por la dratoj de la tri elektraj busoj (kun kvin dratoj).

Ĉi tie videblas buskonektilo. Unu flanko gvidas al la „amasilo“. La alia estas la kablo, kiu iras de mezurilo al mezurilo. Videblas rezistilo necesa.

Ĉi tie videblas mezurilo en la koridoro. Maldekstre estas la mezurilo. Meze la cirkvitplado kun konektilo por forpreni la mezurilon, kaj ambaŭflanke konekto al la elektra buso. Ĉio fiksita kun bela, nigra Gaffer-glubendo.

Ĉi tie videblas mezurilo gluata al pipo de la hejtilo.

La Softvaro

Ankaŭ ĉe la flanko de la softvaro estas pluraj pecoj. Unue estas la programo sur la Arduino. Ĝi simple kolektas la informojn de la mezuriloj ĉiuj kvin sekundoj, kaj poste „raportas“ ilin per seria konekto (tra USB) al apuda komputilo. Tie troviĝas programeto en la lingvo Python, kiu simple kolektas la informojn kaj metas ilin kaj en tekst-dosieron kaj en datumbazon. Trie ĝi ankaŭ raportas ilin ĉe terminalo, kiu estas „screen“-sesio por iom rigardi. La terurega flikaĵo por ŝovi la informojn en Munin, funkcias tiel, ke parto de la informoj estas periode kopiata (jes, per „sleep“ kaj „cp“) al alia dosiero, kiu estas pritraktata de la Munin-skriptaĵoj. Tiu metodo helpas memorigi min, ke mi vere volas uzi alian sistemon anstataŭ Munin ;-)

La Datumoj

Momente mi uzas la programon Munin por havigi al mi la superrigardon pri la datumoj. Ĝi ne estas vere bona ilo, sed taŭgas por la unua paŝo. Jen kelkaj bildoj, kiuj montras rezultojn de tiu eksperimento:

Planke en mia ĉambro. Indikita estas ŝanĝo pro malfermo de la fenestro.

Videblas, ke mi dum la semajnfino ne estis hejme kaj lasis la latkurtenon fermite. Tiel la suno ne kaŭzis rapidajn temperaturŝanĝojn.

Ĉi tie videblas, kiam ni por la unua fojo ĉijare ŝaltis la hejtilon. Pasintsemajne estis sufiĉe malvarma nokte. Ankaŭ videblas kelkaj eraretoj je mezuro, kiuj interalie fuŝis la indikon pri la maksimuma temperaturo. Ĉio de al la hejtilpipo gluata mezurilo.

La temperaturo apuda la ŝtuparo ene de la domo. Tiu kutime ege malrapide reagas al suno kaj aliaj eksteraj temperaturŝanĝoj, pro tio ĝi aspektas multe pli, hm, trankvile.

Temperaturo en la banĉambro; bone videblas, ke iu duŝiĝis (varmege, ;-))

Ĉi tie videblas ŝanĝo (farite de kunloĝanto) de la antaŭhejttemperaturo de la hejtilo pro varma vetero.

Tiu ĉi estas de la fridujo. Videblas la tempo uzata por malvarmiĝi (R) kaj la tempo dum kiu nenio okazas (F), kaj la temperaturo malantaŭ la fridujo falas.

Temperaturo ekstere kun du mezureraroj. Tiuj foje okazas, kaj verŝajne estas problemoj je Munin kaj ne je la mezuriloj, sed mi ankoraŭ ne trovis la tempon rigardi al tiu problemo. Ĝenerale bone videblas, ke tiu mezurilo estas ĉe la suda flanko de la domo kaj pro tio rapide reagas al la suno. Tio signifas, ke la temperaturo ne estas tiom interesa, tamen ĝi ege helpas korelacii ŝanĝojn je la vetero kun rezultoj de aliaj mezuriloj.