Dum la semajno mi iam ne povis dormi kaj decidis starigi mian tendon en mia ĉambro. Mi vere ŝatas tiun tendon :-)

Hodiaŭ mi emis fari foton de ĝi, do mi prenis kelkajn multkolorajn lumliojn, sekurecfolion kaj stativon; poste mi kunmetis la du plej bonajn fotojn. Krome, mi komputile malakrigis la fonon (rapide kaj mallerte). Do, tiel mi momente dormas nokte!

Noteto: Dum la unua nokto mi malfermis la fenestron kaj estis iu nokta birdo kiu ekstere bruis (kantis). Samtempe mia cerbo kredis, ke la plafono en la ĉambro estis nuboj kaj iu bretaro estis pintoj de arboj. Mi ĝojis, ke miaj okuloj donis tiun malĝustan informon kaj tiel mi — tamen sciante, ke mi envere estas en mia ĉambro — havis la senton esti ie surkampe apud arbaro.