Jen kelkaj impresoj de Kievo. Mi vizitis Kievon dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) 2011 inter la 14-a kaj 21-a Julio. Veturado ekis jam je la 11-a en Karlsruhe, ĉar mi partoprenis en la trajnkaravano al la IJK. Estis verŝajne la plej bona karavano en kiu mi ĝis nun partoprenis. Estis senfuŝa, bonegetosa vojaĝo kaj pro tio preskaŭ perfekta moviĝanta antaŭkongreso. Dum la vojaĝo nia grupo kreskiĝs ĝis — se mi ne fuŝmemoras — preskaŭ 30 personoj. Ni interalie pasis tra Pasavo, Vieno, Bratislavo, Uĵgorodo…

La vetero dum la IJK konsistis el daŭre altegaj temperaturoj, mi neniam antaŭe ŝvitis tiom multe. La kongresejo estis iom for de la centro, eble 30 minutoj per Marŝrutko. Estis sufiĉe da homoj, kiuj vivis en tendo dum la semajno. Mi estis en nekutima amasloĝejo. Ne ekzistis sportejo, do ni prenis ĉambron sen litoj en koridoro, kie dum la semajno estis konstrulaboroj. Ĝenerale estis ripoza semajno kiu tro rapide pasis. Je unu tago mi anstataŭis komitatanon dum la TEJO-kunsido, kio donis al mi interesan enrigardon al la labormaniero de TEJO. Nu, mi havas etan libron en kiu mi notis, kion mi faris dum tiu tempo. Se la emo venos, mi skribos pli.






Eta noto pri la kvalito de la bildoj en la paĝo mem: Mi provis batali kontraŭ malbona kvalito, sed vane. Ree komputilaĵo ege malĝojigis min. Furioze mi iris legi libron, sed post duona horo mi simple havis la emon rezigni pri perfekteco. Ne plu gravu en vivo. Almenaŭ kun komputiloj perfekteco donas nur doloron. Domaĝe!