xenoworld OH MY DOG! OVER 9000!

24Jan/120

Finfine ĝisdatigis na WordPress. Ne estis tiom terure malfacila kiel mi imagis. Kaj mia imagpovo ja ĝenerale estas la plej granda ĉiutaga obstaklo al mia emo agi pri aferoj. En la kapo ĉio estas multe pli komplika ol en la realo. La komenco de la nova jaro estis miksaĵo el ĉiuj eblaj emocioj. Ĉijare mi esceptekaze havas celojn kaj ĝis nun mi ne tuj forĵetis ilin. Estas kaŭzo por iom ĝoji.

Post la JES en Gdansko restis sopiro al venonta JES — sed kompreneble ankaŭ al aliaj renkontiĝoj. Mi certe ĉijare partoprenos en IJF kaj FESTO. Ĉu aliaj? Eble. Kiel ĉiam la limigata kvanto de liberaj tagoj malhelpas. Estas unu de la celoj „korekti“ tiun situacion en aŭtuno. Tamen, pri JES: Pasintsemajnfine ni jam vizits la novan ejon kaj raportis pri tio tekste kaj fote al la JES4-teamo. La loko aspektas ege taŭga kaj la laborantoj tie jam antaŭĝojas. Vere, ili sincere antaŭĝojas. Ili diris „Ho, finfine la Esperantistoj revenas!“. Unu el ili saltetis pro ĝojo. Nekredeble. Antaŭ kelkaj jaroj tie okazis IS kaj ŝajne oni postlasis bonegan impreson. Kaŭzo por ĝoji iom pli.

Unu el la celoj por februaro estas, ĉi tie komenci skribi pli ofte. Ne nur pri miaj pensoj, kiuj kutime ne tiom interesas, sed ankaŭ pri interesaj novaj trovitaĵoj en ĉiutaga vivo. Ĉar mi volas instigi min al raportado de interesaĵoj mi certe devos okupiĝi pri aferoj kun tiu epiteto. Tio, laŭ mi, bonos. Do ĉu Klemensik malkovros la mondon ĉijare?

Filed under: Esperanto No Comments
7Dec/110

Chaos Communication Camp

Do por homoj, kiuj miris, kion alian mi faris dum la somero. Mi vizitis la Chaos Communication Camp, evento en Germanio apud la urbo Finowfurt. Ĝi okazis meze de Aŭgusto sur muzeo pri aviadiloj, kio ankaŭ havas apudan flughaveneton. Estis nekredeble mojosa loko, kaj mi ŝatus montri al vi kelkajn fotojn, kiujn mi ĉefe faris nokte. La homoj tie kreis luminstalaĵojn, kiujn oni povas taksi apenaŭ reala. Estis mia ĉijara granda eksteresperantuja evento — tamen ĉeestis kelkaj homoj, kiuj parolis Esperanton.

Filed under: Esperanto, Foto No Comments
26Nov/110

Kievo

Jen kelkaj impresoj de Kievo. Mi vizitis Kievon dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) 2011 inter la 14-a kaj 21-a Julio. Veturado ekis jam je la 11-a en Karlsruhe, ĉar mi partoprenis en la trajnkaravano al la IJK. Estis verŝajne la plej bona karavano en kiu mi ĝis nun partoprenis. Estis senfuŝa, bonegetosa vojaĝo kaj pro tio preskaŭ perfekta moviĝanta antaŭkongreso. Dum la vojaĝo nia grupo kreskiĝs ĝis — se mi ne fuŝmemoras — preskaŭ 30 personoj. Ni interalie pasis tra Pasavo, Vieno, Bratislavo, Uĵgorodo…

La vetero dum la IJK konsistis el daŭre altegaj temperaturoj, mi neniam ŝvitis tiom multe. La kongresejo estis iom for de la centro, eble 30 minutoj per Marŝrutko. Estis sufiĉe da homoj, kiuj vivis en tendo dum la semajno. Mi estis en nekutima amasloĝejo. Ne ekzistis sportejo, do ni prenis ĉambron sen litoj en koridoro, kie dum la semajno estis konstrulaboroj. Ĝenerale estis ripoza semajno kiu tro rapide pasis. Je unu tago mi anstataŭis komitatanon dum la TEJO-kunsido, kio donis interesan enrigardon al la labormaniero de TEJO al mi. Nu, mi havas etan libron en kiu mi notis, kion mi faris dum tiu tempo. Se la emo venos, mi skribos pli.

Eta noto pri la kvalito de la bildoj en la paĝo mem: Mi provis batali kontraŭ malbona kvalito, sed vane. Ree komputilaĵo ege malĝojigis min. Furioze mi iris legi libron, sed post duona horo mi simple havis la emon rezigni pri perfekteco. Ne plu gravu en vivo. Almenaŭ kun komputiloj perfekteco donas nur doloron. Domaĝe!

Filed under: Esperanto, Foto No Comments
24Nov/110

Filed under: Foto No Comments
24Nov/110

Echotausch jeden Donnerstag

Fekaj Komputiloj!

Momente mi provas alkutimiĝi al tiuj pretaj blogsistemoj. Ĝis nun mi malŝparis kvaronan horon sakrante, ke io ne ĝustas kun permesoj kaj mi ne sukcesas alŝuti fotojn. Ĉiufoje. La. Sama.
Almenaŭ funkcias Unikodo!

Solvindaj problemoj:

  • Alŝuto de fotoj
  • Plurlingveco
    (Fakte, pri plurlingveco mi pensas, ke la kategorioj iel sufiĉos. Mi ja ŝatas, se oni vidas la tutan lingvosupon sur la enirpaĝo…)
  • URL-oj al blogeroj funkciu (kio, damne?)
  • Forigu la Blogroll-menueron
  • Blablabla
Filed under: Esperanto No Comments
24Nov/110

Eĥoŝanĝo Ĉiuĵaŭde

Scheiss Computer!

Momentan versuche ich mich mit diesen Fertigsystemen anzufreunden. Soweit habe ich schon eine Viertelstunde damit verbracht darüber zu fluchen, dass irgendwas mit den Permissions nicht stimmt und ich nicht erfolgreich Bilder hochladen kann. Jedes. Mal. Das. Gleiche.
Immerhin geht Unicode!

Probleme, die ich noch lösen muss:

  • Bilder hochladen
  • Mehrsprachigkeit
  • URLs zu den Postings gehen nicht (wtf?)
  • Diesen Blogroll-Eintrag loswerden
  • Blablabla
Filed under: Deutsch No Comments